അവൻ ഒ-ു നോവൽ വ--ി--ക---ാ-്.
അ__ ഒ_ നോ__ വാ_______
അ-ൻ ഒ-ു ന-വ- വ-യ-ക-ക-ക-ാ-്-
---------------------------
അവൻ ഒരു നോവൽ വായിക്കുകയാണ്. 0 avan o------a--v-a--kku-ayaa-u.a___ o__ n____ v_______________a-a- o-u n-v-l v-a-i-k-k-y-a-u--------------------------------avan oru noval vaayikkukayaanu.
La scienca lingvo estas lingvo en si mem.
Ĝi uziĝas por fakaj diskutoj.
Ĝin oni uzas ankaŭ en sciencaj publikaĵoj.
Ekzistis antaŭe unuecaj sciencaj lingvoj.
En la eŭropa regiono la sciencon longe dominis la latina.
La plej grava scienca lingvo tamen estas la angla hodiaŭ.
La sciencaj lingvoj estas fakaj lingvoj.
Ili enhavas tre multajn specifajn terminojn.
Iliaj ĉefaj karakterizaĵoj estas la normigo kaj la formaligo.
Iuj diras ke la sciencistoj intence nekompreneble parolas.
Kiam io estas komplika, tio ŝajnas pli inteligenta.
Sed la scienco baziĝas sur la vero.
Ĝi tial uzu neŭtralan lingvon.
Ne estas loko por retorikaj elementoj aŭ svagaj ŝablonoj.
Tamen troveblas multaj ekzemploj de troige komplika lingvaĵo.
Kaj la komplika lingvaĵo ŝajnas fascini la homon!
Esploroj konfirmas ke ni pli fidas malfacilan lingvaĵon.
Subjektoj devis prirespondi kelkajn demandojn.
Ili tiuokaze devis elekti inter pluraj respondoj.
Kelkaj respondoj estis simple kaj aliaj tre komplike formulitaj.
La plej multaj subjektoj elektis la kompleksan respondon.
Sed tiu tute ne havis signifon!
La subjektojn blindigis la lingvaĵo.
Kvankam absurdis la enhavo, ilin impresis la formo.
Sed komplike skribi ne ĉiam estas arto.
Oni povas lerni esprimi simplajn enhavojn per kompleksa lingvaĵo.
Facile esprimi malfacilajn aferojn aliflanke ne tiom simplas.
Do la simplo foje estas la vera komplekso...