La longo de vorto dependas de sia informa enhavo.
Tion montris usona esploro.
La esploristoj analizis vortojn el dek eŭropaj lingvoj.
Tion oni faris komputilhelpe.
La komputilo perprograme analizis diversajn vortojn.
Dumproceze ĝi komputis per formulo la informan enhavon.
La rezulto estis malduba.
Ju pli mallongas vorto, des malpli da informo ĝi transportas.
Estas interese ke la mallongajn vortojn oni pli ofte uzas ol la longajn.
La kialo de tio povus troviĝi en la efikeco de la lingvo.
Parolante, ni koncentriĝas je tio, kio plej gravas.
Sekve, la vortoj sen multaj informoj ne devas esti tro longaj.
Tio garantias ke ni ne dediĉas tro da tempo por malgravaĵoj.
La rilato inter longo kaj enhavo havas plian avantaĝon.
Ĝi certigas ke la informa enhavo restas ĉiam konstanta.
Tio signifas ke ni sammulte diras en difinita tempo.
Ekzemple, ni povas diri malmultajn longajn vortojn.
Aŭ ni diras multajn mallongajn vortojn.
Kiun ajn decidon ni faras, la informa enhavo restas la sama.
Rezulte, ni konstantritme parolas.
La aŭskultantoj tiam pli facile sekvas nin.
Malbonus se la informa kvanto ĉiam varius.
Niaj aŭskultantoj ne povus bone adaptiĝi al nia lingvo.
Tio malfaciligus la komprenon.
Tiu volanta esti kiel eble plej bone komprenata elektu mallongajn vortojn.
Ĉar la mallongajn vortojn oni pli bone komprenas ol la longajn.
Tial validas la principo
‘Keep It Short and Simple’
!
Mallonge :
KISS
!