Nia penso ankaŭ dependas de nia lingvo.
Kiam ni pensas, ni ‘parolas’ kun ni mem.
Nia lingvo do influas nian vidpunkton pri aferoj.
Sed ĉu ni povas pensi la samon malgraŭ malsamaj lingvoj?
Aŭ ĉu ni alie pensas ĉar ni alie parolas?
Ĉiu popolo havas sian propran vortprovizon.
En kelkaj lingvoj mankas iuj vortoj.
Estas popoloj, kiuj ne distingas la verdan disde la blua.
La parolantoj uzas la saman vorton por ambaŭ koloroj.
Kaj ili rekonas la kolorojn pli malbone ol aliaj popoloj.
Ili ne kapablas identigi kolornuancojn kaj kolormiksojn.
La parolantoj havas problemojn por priskribi la kolorojn.
Aliaj lingvoj havas nur tre malmultajn numeralojn.
Iliaj parolantoj multe pli malbone kalkulas.
Estas ankaŭ lingvoj, kiuj ne konas
dekstron
kaj
maldekstron
.
Tie la homoj parolas pri nordo kaj sudo, okcidento kaj oriento.
Ili kapablas geografie tre bone orientiĝi.
Sed ili ne komprenas la terminojn
dekstro
kaj
maldekstro
.
Kompreneble ne nur nia lingvo influas nian penson.
Ankaŭ nia medio kaj nia ĉiutageco markas niajn pensojn.
Kiun rolon do ludas la lingvo?
Ĉu ĝi limigas nian penson?
Aŭ ĉu ni havas vortojn nur por tio, kion ni pensas?
Kio estas kaŭzo, kio estas efekto?
Ĉiuj ĉi demandoj restas senrespondaj.
Ili okupas cerbesploristojn kaj lingvistojn.
Sed la temo koncernas nin ĉiujn.
Vi estas tio, kion vi parolas?!