La lingvoj ĉiam fascinis la homojn.
La historio de la lingviko tial tre longas.
La lingviko estas la sistema studo de la lingvo.
Jam antaŭ jarmiloj la homoj cerbumis pri la lingvo.
Malsamaj kulturoj tiuokaze evoluigis malsamajn sistemojn.
Tiel estiĝis malsamaj priskriboj de lingvoj.
La hodiaŭa lingviko baziĝas sur antikvaj teorioj.
Multaj tradicioj fondiĝis aparte en Grekujo.
Sed la plej malnova konata prilingva verko originas el Barato.
Ĝin skribis la gramatikisto Śākaṭāyana antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj.
En la antikva epoko, filozofoj kiaj Platono okupiĝis pri lingvoj.
Romiaj verkistoj poste plu evoluigis siajn teoriojn.
Ankaŭ la araboj evoluigis siajn proprajn tradiciojn en la 8a jarcento.
Iliaj verkoj jam montras precizajn priskribojn de la araba lingvo.
En la moderna epoko, oni precipe volis esplori la originon de la lingvo.
La kleruloj aparte interesiĝis pri la historio de la lingvo.
En la 18a jarcento, oni komencis kompari la lingvojn inter si.
Tiele, oni volis kompreni kiel la lingvoj evoluas.
Oni pli malfrue koncentriĝis je lingvoj kiel sistemo.
Kiel la lingvoj funkcias estis la centra demando.
Hodiaŭ ekzistaj multaj direktoj ene de la lingviko.
Ekde la 50aj jaroj disvolviĝis multaj novaj fakoj.
Ilin foje forte influas aliaj sciencoj.
Ekzemple, la psiĥolingviko aŭ la interkultura komunikado.
La pli novaj lingvikaj skoloj estas tre specialigitaj.
Ekzemplo de tio estas la inista lingviko.
La historio de la lingviko do pluas...
Tiom longe kiom estos lingvoj, la homoj cerbumos pri ili!